Universitato Brandeis

La Universitato Brandeis estas privata universitato en Waltham en la ŝtato Masaĉuseco, Usono, proksimume 13 km okcidente de Bostono. Ĝi estas kvalita universitato bazita sur esplorado. Kvankam ĝi estas malgranda kaj relative juna universitato (precipe kompare kun la universitatoj Hedera ligo), ĝi ĝuas bonegan akademia prestiĝo. La lernejo estis fondita en 1948, kaj nomiĝas laŭ la unua juda juĝisto en la Supera Kortumo de Usono - Louis Dembitz Brandeis (1856-1941). La universitato estis establita en tempo kiam judoj estis diskriminaciitaj en aliĝo al akademiaj studoj en Usono pro sia religio, en kelkaj lokoj asignante maksimuman kvanton de judaj studentoj. Ekzemple, Universitato Harvard asignis maksimuman kvoton de 10%. Sekve, estis decidite establi universitaton sen diskriminacio, tial la inkludo de la hebrea vorto "vero" en la centro de la emblemo de la universitato. La Heller Lernejo por Socia Politiko kaj Administrado estas konata pro tre agnoskitaj pli altaj studoj en sociaj fakoj, socia politiko kaj internaciaj rilatoj. En 2018, Brandeis havis entute 5,800 studentojn ĝis doktora nivelo (Ph.D). La lernejaj kotizoj estis en la sama tempo USUS$ 53,260 je jaro.


Developed by StudentB